Alternatiba en Ĉamberio

La 4an de julio haltiĝis en Ĉamberio la Alternatibaj biciklantoj. Le 4 juillet nous étions présent.e.s à l’occasion du passage d’Alternatiba à Chambéry.

Okazis biciklorevolucio tra la urbo kaj vespere koncertoj kaj renkontiĝoj pri diversaj « vivalternativoj » al la nuna sistemo. Necesus longe pliklarigi ĉi tiun malprecizan temon : por komenci, eblus legi la prezenton de la Alternatiba movado, kiu estis esperantigita : klaku ! Ĉefe temas pri memvolo de diversaj civitanoj, asocioj kaj eĉ politikaj partioj, kiuj ŝatus ke pli kaj pli da uloj interesiĝas pri la estro de nia vivo per ŝtatoj kaj politikistoj, kiuj ofte promesas kaj babiladas sen vere agi por la komunan bienon. Fine de 2015 okazos en Parizo (la ĉefurbo de Francio) internacia kunveno de UNO pri klimatŝanĝo. Tial francianoj decidis organizi biciklovojaĝon trans Francio por brui ĉirkaŭ ĉi tiun venontan eventon. Esperantistoj el Ĉamberio budis (kiel en multaj aliaj urboj, en kiu la biciklantoj haltiĝis kaj haltiĝos), biciklis kaj ĝuis la vesperon. (Présentation succincte de ce qu’est Alternatiba).

Biciklorevolucio tra la urbo sub varmega somera suno

Biciklorevolucio tra la urbo sub varmega somera suno / Vélorution à travers la ville sous le brûlant soleil estival

Biciklo kun esperantoflago de Filipo apud la tri- kaj kvar- personaj bicikloj de la alternatibanoj

Biciklo kun esperantoflago de Filipo apud la tri- kaj kvar- personaj bicikloj de la alternatibanoj / Vélo de Filipo avec le drapeau espérantiste à ĉoté des vélos des alternatibiste pour 3 à 4 personnes

Budo nia vespere kiam haltis la biciklintoj.

Budo nia vespere kiam haltis la biciklintoj / Notre stand lorsque les cyclovoyageurs ont fait escale

Mapo de la vojo, kiun sekvis kaj sekvos la biciklantoj el Alternatiba

Mapo de la vojo, kiun sekvis kaj sekvos la biciklantoj el Alternatiba / La carte du trajet des cyclovoyageurs d’alternatiba

Unu el la diversaj bildoj, kiun oni povis vidi dum la biciklorevolucio - Nucléaire ? Non merci

Unu el la diversaj bildoj, kiun oni povis vidi dum la biciklorevolucio – Nucléaire ? Non merci

Nelli – Fotoj de Klo kaj Olivier Viry

Advertisements