L’Écofestiv à Chambéry / Festo pri vivalternativoj en Ĉamberio

ecofestiv1

Ĉiujare okazas en Ĉamberio festego pri ekologio kaj civitanaj vivalternativoj, kunorganizataj per multaj lokaj asocioj. Ni kompreneble partoprenis dank’al budo, kiu prezentis esperanton kiel alternativo al la ĉefeco de unu lingvo super la aliaj en la mondskalaj komunikadoj. Ni ĝuis belegan someran tagon, bongustajn biologikajn lokmanĝajojn, kaj fruktodonajn babiladojn. Ĉirkaŭ 8 anoj klarigis al la vizitintoj, kio estas esperanto kaj kiel ni ĉiel uzas ĝin en Ĉamberio kaj en la tuta mondo. Kelkaj el ni ankaŭ vizitis iujn aliajn interesajn budojn. Ekzemple temis pri la lokaj sekcioj de :

– NoTav ;
– Vikimedio (de kiu la celoj estas plivastigi la projektojn produktantajn liberajn konojn kaj publikigi ilin) ;
– Survie France (t.e asocio, kiu aktivas por la rejustigo de la rilatoj inter Francio kaj Afriko, por la aliro de ĉiuj al publikaj servoj kaj kontraŭ la banaligo de la genocido) ;
– Enercoop (elektro-kompanio, kiu provizas nur per renovigeblaj energioj) ;
– ktp.

En centrurba parko

Dans un parc du centre-ville / En centrurba parko

L’association chambérienne La mandragore, association pour l’information, la promotion et le développement d’alternatives de vie, organisait cette année la 6ème édition de l’Écofestiv dans un parc du centre-ville le 13 juin 2015. Plus de 60 associations participaient, parmi lesquelles on peut citer les sections locales de Wikimedia, Survie France, Énercoop, Les amis de la terre, Attac, No Tav et bien sûr Esperanto Vive. Nous tenions un stand où nous présentions l’espéranto comme une alternative à la primauté d’une langue nationale sur les autres dans les échanges mondiaux. Une centaine de personnes se sont arrêtées sur notre stand pour discuter ou prendre quelques prospectus sur la langue. Nous avons savouré cette belle journée d’été, mais aussi les délicieux mets végétariens issus de l’agriculture raisonnée locale proposés par des associations ou collectifs locaux, et les échanges enrichissants avec certaines associations et personnes présentes.

Écofestiv

La afiĉo de la ĉijara festo

La afiŝo de la ĉijara festo

ecofestiv3

Skribis : Nelli

Fotis : Klo, Fabien, Le Prétexte kaj Wikimedia

Advertisements