Lyon-Turin, un grand projet inutile imposé de plus / Liono-Torino, unu plia Granda Senutila Projekto

(Klaku sur la bildo por legi artikolon en Esperanto) Esperanto Vive soutient l’appel du comité de Chapareillan contre le projet de création d’une nouvelle ligne à grande vitesse reliant Lion à Turin. Quelques-un.es de nos membres seront présent.e.s le 14 juin à Chapareillan aux côtés de certain.e.s opposant.e.s. Pour l’occasion, nous avons crée du contenu en espéranto sur le sujet. Nous clarifions le contexte passé et actuel dans lequel s’inscrit ce projet (à l’aide de l’ouvrage de Daniel Ibanez, Trafics en tout genre – Le projet Lyon Turin, 201), puis nous présentons les arguments pour et contre les plus fréquemment rencontrés, d’après un document fournit par Gérard Brisoux. Nous ne manquerons pas de diffuser ces documents à nos ami.e.s espérantistes non-francophones, et particulièrement à nos ami.e.s turinois.e.s !

bandeau_final3

Liono, Francio kaj Torino, Italio estas komercaj urbegoj, malproksimataj per la Alpoj kaj ĉirkaŭ 300 kilometroj. Jam ekzistas grandrapida trajno inter ambaŭ urboj, ĉu por vojaĝantoj, ĉu por ŝarĝaĵoj. Tamen ekde la 80aj jaroj politikistoj ŝatus krei tutnovan kaj plirapidan linion, eke por vojaĝontoj. En 1999 grava akcidento en Blankmonta tunelo revivigis la projekton, iom mortinta. Dum pluraj jaroj ĝis la tunela remalfermo multe da ŝarĝaûtoj transveturis valojn, poluinte la medion kaj la vivkvaliton. Oni do decidis modifi la projekton kaj proponi ankaŭ solvojn por ŝarĝaĵoj. 

no-tav-tante-bandiere

En ĉiu oficiala urba revuo en Ĉamberio, oni parolas pri tiu « bela » projekto, kiu estus la estonteco de la Savojo (ĉar la linio transigus la Savojon kaj haltus en Ĉamberio, kiel la jam ekzistanta linio). Ĉu en Italio, ĉu en Francio, multe da loĝantoj ne konsentas kun ĉi tiu imponiga projekto kaj kunluktas, provante halti ĝin. Ili longe kaj racie studis la disponeblan dokumentaron kaj provas informi la aliajn ulojn pri la publika senutileco de la projekto. Ne facilas interalie pro la potencula forto en la amaskomunikiloj. Ili ankaŭ proponas aliajn konkretajn kaj simplajn solvojn.

Ĉiu eŭropa loĝanto estas rekte koncernata per la projekto ĉar publika mono de la eŭropa unio monhelpos ĝin per pluraj miliardoj da eŭroj, intencante pagi 40 % de la tuta kosto. La oficiale nomo de la projekto estas « La transalpino – eŭropa interligo Liono-Torino » kaj fakte ĝi estas parteto de pli vasta pertrajna projekto trans la tuta Eŭropo.

Ĉi-poste ni prezentas kelkajn favorajn kaj malfavorajn argumentojn pri la projekto. Ni lasas al vi ekzerci vian kritikan pensadon kaj tranĉi ĉu jes aŭ ne laŭ vi tiu projekto estus daŭripova kaj saĝa teknike, ekonomike, medie, demokratie… alivorte ĉu ĝi estas utila aŭ ĉu aliaj solvoj estus preferendaj ?

Pli da informoj esperante : Rezisto en la valo Pli da informoj france : lyonturrin.eu ; libro de Daniel Ibanez, Trafics en tout genre (2014) Pli da informojn itale : Notav

Argumentaro : legu aŭ registrigu ĝin se ĝi interesigas vin

Esperanto Vive

Publicités